INTERNACIA
MONDLITERATURO
Kolekto de la plej famaj verkoj
el ĉiuj naciaj literaturoj
FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922
ESPERANTO-FAKO
El la germana originalo tradukis
Fritz Wicke
2a, korektita eldono
FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922
ESPERANTO-FAKO
Kun permeso de la eldonejo:
VERLAGSANSTALT HERMANN KLEMM A.-G.
Berlin-Grunewald
Wilhelm Raabe, la verkinto de "La Nigra Galero", estas la lastael la eminentaj germanaj rakontistoj, naskiĝintaj ĉirkaŭ ladudekaj kaj tridekaj jaroj de la deknaŭa jarcento. Li naskiĝis enla jaro 1831 kaj mortis en la jaro 1911. Tiuj ĉi okdek jaroj enhavassolecan poetan vivon. Kaj en la solecon gvidas ankaŭ la verkoj deRaabe: en etajn nestojn, al stranguloj kaj originaluloj, alĉiuspecaj idealistaj izolituloj rigardataj kiel sensenculoj, alsilentaj simpluloj, kiuj humile faras la devon, al kuraĝajnefleksitaj, kiuj sin oferas, al bedaŭrindaj suferuloj, kiuj sindoneplendas. — Raabe volonte ĉirkaŭŝpinas la leganton kaj postulasde li paciencon. Li volonte forvagas: li kaj la homoj de liaj verkojhavas tempon. Sed kiu kun li havigas al si la tempon, kiu havaspaciencon, kiu vole sekvas, ties senton vekas la poeto por la ĉarmojde la etuloj negravaj, neatentitaj, al tiu li montras, por paroli kunli mem, "en la plej malvasta rondo, en la plej silenta koro,filozofaĵojn". — Raabe komence estis pesimisto, sed pli kaj pliĉio ĉe li fariĝis amo, varmo, idilio, bonhumoro, pli kaj pli lifariĝis majstro de la deviga forto bonhumora. Liaj rakontojplejparte ludas en la nuntempo, sed ke ankaŭ en la historia rakontoli pruvas arton neatende devigan, ne malstreĉantan la leganton, portio precipe "La Nigra Galero" estas ekzemplo ne la plej malbona.
D-ro Fritz Wicke
Noto: Ĉiuj ne-esperantaj vortoj kaj ne-esperantigitaj nomoj estasprese distingitaj per kursivaj literoj.
7
Estis malhela, ventega nokto en la unuaj tagoj de novembro dum lajaro 1599, kiam la hispana gardostaranto en la fortikaĵetoLiefkenhoek, sur la flandra bordo de la rivero Skeldo, alarmis, latamburo vekis la dormantan garnizonon, kaj ĉiu — estro kiel soldato— prenis sian ofican lokon sur la remparoj.
La rivero Skeldo altondumis, kaj ofte ĝi ĵetis la ŝaŭmerojn transla ŝirmmurojn, en la vizaĝojn de la frostetantaj sudlandanoj. Akrefajfis la vento de la direkto nordorienta, de la "provincoj", kaj lahispanoj jam delonge sciis, ke de tiu direkto nur malofte venas iobona por ili.
Ankaŭ en la fortikaĵeto Lillo, sur la brabanta bordo de larivero, rulis la sonoj de tamburo, aŭdiĝis korneto; klare oniaŭdis tra la venta bruego, tra la akvo muĝanta malproksimankanontondron, kiu povis deveni nur de iu ŝipbatalo sur la"Westerskeldo".
La "Geŭzoj de l’akvo" ludis la kutiman ludon.
Kiom ĉagrenis tiun ĉi amfibian genton la ventego kaj la malhelo?Ĉu ventego kaj nokto ne estis ĝiaj plej bonaj kunbatalantoj? Kiamiu akvogeŭzo timis la ventegan maron kaj la malhelon, havante okazonruztrompi la malamikegojn, ekstermi la dezertigantojn kajpremegantojn de la patrujo, batale reakirita de la ondegoj?
Sed terure estis la milito degenerinta.
8
Tridekdu jarojn jam nun daŭris tiu abomena puŝado tien kaj tienĉi de la batalantaj partioj, kaj ĝis nun fino ne estis videbla. Lasemo de la dra