ELIZA ORZESZKO

MARTA

Rakonto
EL POLA LINGVO, KUN PERMESO DE LA AŬTORINO

tradukis
Dro L. L. ZAMENHOF

PARIS

LIBRAIRIE HACHETTE ET Cie
79, BOULEVARD SAINT-GERMAIN, 79

1910

Droits de traduction et de reproduction réservés.
Copyright 1910 by Hachette and Co.

MARTA

La vivo de virino estas eterne brulanta flamo de amo, diras unuj. Lavivo de virino estas sinoferado, certigas aliaj. La vivo de virinoestas patrineco, krias parto da homoj. La vivo de virino estasamuziĝado, ŝercas aliaj. La virto de virino estas blinda kredo,ĥore konsentas ĉiuj.

La virinoj kredas blinde; ili amas, sin oferas, edukas infanojn,amuziĝas... sekve ili plenumas ĉion, kion la mondo ordonas al iliplenumi, kaj tamen la mondo ial rigardas ilin senkonfide, kaj detempo al tempo ĝi esprimas sian opinion en formo de riproĉo aŭaverto: vi ne estas en ordo!

Inter la virinoj mem la pli akrevidaj, pli prudentaj aŭ plimalfeliĉaj, esplorante sin mem aŭ rigardante ĉirkaŭen, ripetas:ni ne estas en ordo!

Por ĉia malbono estas necesa ia helpa rimedo; tiuj kaj aliaj vidasĝin en tio aŭ alia, sed la malsano ne cedas per helpo de larecepto.

Antaŭ ne longe unu el la verkistoj plej merite estimataj en nialando (Sro Zacharyasiewicz en la novelo sub la titolo «Albina»)anoncis publike, ke la virinoj malsanas fizike kaj morale kaŭze detio, ke al ili mankas granda amo (kompreneble, koncerne la viron).

Ho, ĉielo! kia grandega maljusteco tio estas!

La rozokolora dio Eroso helpe flugu al ni malsupren kaj atestu,ke nia tuta vivo estas nenio alia ol konstanta incensado pro liahonoro.

Apenaŭ ni komencis marŝi per niaj propraj infanaj piedoj, nijam aŭdas, ke nia destino estos ami iun el la sinjoroj de lakreitaĵaro: estante ankoraŭ knabinetoj, ni pri tiu sinjoro kajreganto revas ĉiun vesperon, kiam en la ĉielo la luno lumas aŭ lasteloj brilas, ĉiun matenon, kiam la neĝoblankaj lilioj malfermasal la suno siajn bonodorajn kaliketojn, ni revas kaj sopiras. Nisopiras ĝis tiu momento, kiam estos al ni permesite, kiel lilioj alla suno, turniĝi al tiu, kiu el la nebulo de la matenaj nuboj aŭel la maro de la luna lumo elnaĝas antaŭ nia imago en la formo deAdoniso, dormanta sur ia mistero.... Poste... kio do estas poste?La Adoniso malsupreniras el la nuboj, enkorpiĝas, ni interŝanĝaskun li ringojn kaj ni edziniĝas... Tio estas ankaŭ akto de amo,kaj kvankam la supre citita verkisto, en siaj cetere tre belajrakontoj, volas kredigi, ke ĉiam kaj senescepte tio estas nurakto de prikalkulo, mi ne konsentas kun li en tio. Ĝi estas aktode prikalkulo en esceptaj aferoj kaj cirkonstancoj, sed ĝeneraleĝi estas akto de amo. De kia amo? Tio estas jam tute alia afero,tre subtila kaj postulanta longan priparoladon; sed en ĉiu okazo,kiam en blanka muslino, kovrante la honteman vizaĝon per la tulajrandaĵoj, ni iras al la altaro, la ĉarma Eroso flugas antaŭ ni kajbalancas super nia kapo la torĉon kun la rozokoloraj flametoj.

Poste? Kio do estas poste? Ni denove amas... se ne tiun el lasinjoroj de la kreitaĵaro, kiun la knabineto vidis en sia revadokaj kiu al la junulino metis sur la fingron la edzigan ringon, — tiamalian; kaj cetere, se ni amas neniun, ni almenaŭ deziras ami... nikonsumiĝas, ni enfalas en ftizon, ni ofte fariĝas furioj kaŭze denia dezirego de amo.

Kaj kio sekvas el ĉio ĉi tio? Unuj el ni, ŝirmitaj de la flugilojde la dio de amo, traflugas la tutan vivon honeste, virte kajfeliĉe, sed aliaj, pli multa

...

BU KİTABI OKUMAK İÇİN ÜYE OLUN VEYA GİRİŞ YAPIN!


Sitemize Üyelik ÜCRETSİZDİR!