INTERNACIA
MONDLITERATURO
Kolekto de la plej famaj verkoj
el ĉiuj naciaj literaturoj
FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1924
ESPERANTO-FAKO
El la franca originalo tradukis
Paul Benoit
FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1924
ESPERANTO-FAKO
ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ
PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG
Honoré de Balzac naskiĝis en Tours 1799 kaj mortis en Parizo 1850.Li estis filo de ekssekretario de la reĝa konsilantaro. Li studis enVendôma kolegio, liveris pseŭdonime tre juna mezbonajn romanojn;li estis presisto en Parizo (1826-1829), forlasis post gravaj perdojla profesion, kiu ne konvenis je liaj emoj; ekreskribis sed pertutnova maniero, kiu kondukis lin rapide al sukceso. En 1830, lieldonis la „Physiologie du Mariage“ (la fiziologio de la edzeco),viva satiro, kiu certigis lian famon. De tiam li ne ĉesis produktiromanojn kaj novelojn legatajn avide. Post ekzistado laborema kajnecerta, li atingis fine la famon kaj la komforton kaj li ĵushonorinde edziĝis, kiam tro frue li mortis, en la pleneco de latalento kaj de la vivo.
Balzac estis entrepreninta priskribi laŭ ĉiuj ĝiaj aspektojla samtempan societon. Li dividis sian tutan verkaron en fakoj,kiuj entenis ĉion: Scenojn de la vivo: privata, pariza, provinca,politika, militista, kampara ktp. Ĉio devis konsistigi la„Comédie Humaine“ (homara komedio). Sed li ne povis plenumitian ampleksan komedion, kvankam liaj verkoj atingis la nombron 90.Same kiel ĉiuj geniuloj, li kreis tipojn, kies nomoj restos: PatroGoriot, Gaudissart, patro Grandet, Gobsek ktp.
Balzac verkis ankaŭ teatraĵojn: „Vautrin“ en 1840 kaj„Merkadet“, kiuj havis pli da sukceso.
Oni trovas en preskaŭ ĉiuj liaj romanoj kun intereso viva kajkonstante alta, pentrindan kaj originalan stilon, kvankam netre korektan kaj kelkafoje de malbona gusto, profunde primoranobservadon, verecon de frapa priskribo kaj subtilecon de analizo.Precipe li sukcesis pentri la virinojn (ne la honestajn, ne lajunulinojn!) kaj kapti la vidindaĵojn de la burĝaro, sed al liplaĉas reprezenti la plej difektajn flankojn de la societo. Krome liafektas la manieron de viro sen difinitaj principoj, montrante sinalterne revema kritikisto aŭ senhonta cinikulo.
LA FIRMAO[1]
„LA KATO, KIU PILKLUDAS“
Tiu romano apartenas al la fako: Scenoj el la privata vivo.
Per tiu rakonto, Balzac kondukas nin en la intiman vivon depariza komercisto, kiu konservis ĉiujn tradiciojn de la iamajdrapvendistoj.
Ŝajnas, ke la moto de tiu libro estas entenita en tiuj paroloj desinjoro Guillaume: „Ĉiam, frue aŭ malfrue, oni estas punata protio, ke oni volas supreniri tro alte“.
La agado estas tre simpla: Pentristo amas freneze komercistanfilinon, kiu amas lin, li edziĝas je ŝi, poste li forlasas ŝin.Tio estas ankaŭ la temo de „Die Frau Professorin“ de Auerbach.Mi lasas al tiuj, kiuj konas la du verkojn la plezuron ilin kompari.
Ĉe la franca aŭtoro ni legas longajn, detalegajn priskribojn dela loĝejoj, de la vivmanieroj, studojn de animstatoj indaj je laaŭtoro de la „Physiologie du Mariage“. Sed la vivo, la movoŝajnas preskaŭ forresti.
Kelkaj dialogoj nur, ne sufiĉe por interrompi la tedecon de laĉiama rakonto. Cetere pro tio la stilo estas peza. Balzac trouzas lakomparojn ofte se