LUDVIG HOLBERG

JEPPE SUR LA MONTO


LA TRANSFORMITA KAMPARANO

Komedio en kvin aktoj

1722

Tradukis: Odd Tangerud

Roluloj:

  • JEPPE sur la Monto
  • NILLE, lia edzino
  • JAKOB, ŝuisto
  • Barono NILUS
  • Sekretario de la barono
  • Ĉambristo
  • ERIK, lakeo
  • Aliaj lakeoj
  • Intendanto
  • La edzino de la intendanto
  • Juĝisto
  • MAGNUS

UNUA AKTO

UNUA SCENO

NILLE

Mi opinias, ke en la tuta kamparo ne troviĝas tia mallaborema aĉulokiel mia edzo; mi preskaŭ ne kapablas veki lin, kiam mi tiras lin ella lito per la haroj. Hodiaŭ tiu aĉulo scias, ke estas foirtago,kaj tamen kuŝas dormante tiom longe. Sinjoro Poŭl antaŭ nelongediris al mi: “Nille, vi estas tro severa kontraŭ via edzo; li estaskaj devas ja esti mastro de la domo;” sed mi respondis al li: “Ne, miabona sinjoro Poŭl! Se mi lasus al mia edzo mastrumi la domon unujaron, tiam la Grandsinjoro ne ricevus lupagon por la tero nek lapastro dekonaĵon; ĉar dum tiu tempo li fordrinkus ĉion, kio estasen la domo. Ĉu mi lasu al tiu viro estri la domon, kiu estas pretavendi brutaron, edzinon kaj infanojn, jes eĉ sin mem, por brando?”Kaj jen sinjoro Poŭl tute silentis kaj viŝis sian buŝon. Laintendanto samopinias kun mi kaj diras: “Patrineto, vi nur ne atentupri tio, kion la pastro diras. Vere estas skribite en la ritaro, kevi estu obeema kaj humila al via edzo, sed kontraŭe staras en vialukontrakto, kiu estas pli nova ol la ritaro, ke vi tenu vian farmonen ordo kaj pagu la lupagon, kio por vi ne eblas, se vi ne ĉiun tagontiras vian edzon laŭ la haroj kaj lin bastonadas al laboro.” Ĵus mitiris lin el la lito, kaj iris en la garbejon por vidi kiel progresasla laboro; kiam mi revenis internen, li sidis sur la seĝo dormantekun la pantalono, pardonu la esprimon, sur nur unu gambo, pro kio laskurĝo devis tuj elkroĉiĝi, kaj mia bona Jeppe ŝmiriĝi sur ladorso, ĝis li komplete revekiĝis. La sola, kion li timas, estas“Majstro Erik”, (tiel mi nomas la skurĝon).—Hej, Jeppe! ĉu vibruto ankoraŭ ne vestis vin? Ĉu vi ankoraŭfoje ŝatus paroli kun“Majstro Erik”? Hej, Jeppe, envenu!

DUA SCENO

JEPPE

Mi bezonas ja tempon por vesti min, Nille. Mi vere ne povas iri al laurbo kiel porko sen pantalono kaj jako.

NILLE

Ĉu vi sentaŭgulo ne havis tempon por surmeti dek parojn dapantalonoj, post kiam mi vekis vin ĉimatene?

JEPPE

Ĉu vi formetis “Majstron Erik”, Nille?

NILLE

Jes, mi faris; sed mi tuj scias kie trovi ĝin, se vi ne rapidas.Jen, ĉi tien! Vidu kiel li rampas. Jen, ĉi tien! Vi iru al la urbopor aĉeti al mi du funtojn da verda sapo. Jen mono. Sed aŭdu! Sevi post kvar horoj ne retroviĝos surloke, “Majstro Erik” dancu polandancon sur via dorso.

JEPPE

Kiel iri kvar mejlojn en kvar horoj, Nille?

NILLE

Kiu diras ke vi iru, vi kornulo? Vi kuru. Jen mia verdikto; kaj nunvi faru laŭ plezuro.

TRIA SCENO

JEPPE

(sola) Nun tiu porkino eniras por matenmanĝi, kaj mi, kompatindulo,devas iri kvar mejlojn, kaj ricevas nek fluidaĵon nek sekaĵon. Ĉuiu viro havas tian damnan edzinon, kian mi havas? Mi vere opinias, keŝi estas kuzino de Lucifero. Oni ja diras en la vilaĝoj, ke Jeppetrinkas, sed ili ne diras kial Jeppe trinkas; ĉar mi ne ricevis tiomda batoj dum la dek jaroj, kiam mi estis en la malicistaro, kiom miricevas unu tagon de tiu malica virino. Ŝi batas min, la intendantopelas min al laboro kiel bruton,

...

BU KİTABI OKUMAK İÇİN ÜYE OLUN VEYA GİRİŞ YAPIN!


Sitemize Üyelik ÜCRETSİZDİR!